Senalkohola kulturo

Senalkohola kulturo
socia movado
vdr
La Volksbond tegen Drankmisbruik (Popola Ligo kontraŭ Alkoholismo), Nederlanda kontraŭalkohola societo.

Senalkohola kulturo estas la kulturo ĉirkaŭ alkohol-abstinenco kaj la kontraŭalkohola movado. Abstinenculoj kaj kontraŭalkoholuloj povas havi diversajn motivojn pro elekti ne trinki alkoholaĵojn. Ekzistas sociaj, sanaj, moralaj, religiaj, ekonomiaj kaj aliaj motivoj. Sano ekzemple estas motivo de abstinenculoj. Socia motivo de kontraŭalkoholuloj ekzemple estas la savo de la alkoholmalsanulojdrinkemuloj.

Ĉefaj rimedoj de kontraŭalkoholuloj estas eduko de la junularo, forigo de la drinkkutimoj, progresigo de la senfermenta fruktutiligo kaj kreo de senalkoholaj societokafejo. Ekestinta en al 1820-aj jaroj, precipe en la ĝermanlingvaj landoj de Norda Eŭropo (Unuiĝinta Reĝlando, Skandinavio, Germanio, Nederlando kaj Belgio), Usono, Kanado kaj Aŭstralio, la senalkohola movado iĝis amasa en la dua duono de la 19-a jarcento, kaj perdis popularecon nur en la 1930-aj jaroj. Post la publikigo de Esperanto en 1887, al la movado aliĝis ankaŭ esperantlingva branĉo.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search